Esperanto


starosta-foto

Vorto de la urbestro

Estimataj vizitantoj de Břeclav,

Mi tre ĝojas, ke mi povas bonvenigi vin en nia urbo, kiu troviĝas surlime de tri ŝtatoj. Ĉar vi decidis ekscii pli pri Břeclav ĝuste en nia retpaĝaro, mi volonte donus al vi kelkajn rekomendojn, kial la urbon viziti kaj kial mi kiel urbestro tiom fieras pri ĝi.

Břeclav estas urbo kun dudek kvin mil loĝantoj, kiun trafluas la rivero Dyje. Krom memorindaĵoj en la ĉirkaŭaĵo de la urbo, kiun postlasis tie la nobela familio Liechtenstein, vi povas rigardi ankaŭ du interesajn preĝejojn rekte en la urbo – preĝejon de Sankta Venceslao kaj preĝejon de Vizito de Virgulino Maria en la urboparto Poštorná. Jam mem la fervoja eniro al Břeclav havas siam ĉarmon. Ĉar se vi veturas el Aŭstrio, vi povas ĝui vojon, tra kiu en 1839 venis al ĉeĥa lando entute la unua trajno.

En la urbo vi povas viziti muzeon, ekspoziciojn en sinagogo aŭ en la Domo de Liechtenstein, kie vi ekvidos ankaŭ miniaturojn de la Areo Lednice-Valtice. Vidindas sendube ankaŭ la juda tombejo. Ideala por vojaĝado estas precipe biciklo. Dank‘ al ĝi vi povas ekskursi al ĉirkaŭaĵo de la urbo, kiu ofertas kvietajn ĉeriverajn arbarojn kun multe da romantikaj etkonstruaĵoj de Liechtenstein. Krome vi povas vojaĝi per ŝipo sur la rivero Dyje ĝis Janohrad - romantika imitaĵo de la burgruino, situanta ĉe Lednice.

Turisma sezono en Břeclav komenciĝas en majo per malfermo de padoj de Liechtenstein. Por junio ni preparas Tagojn de Břeclav, dum kiu prezentiĝas lokaj ensembloj kaj societoj. Fino de septembro tradicie apartenas al Sanktvenceslaa solenajo, do ankaŭ al ŝatata ŝtormvino kaj vino, kiujn kompletigas nemalhavebla folkloro. Kaj kristnaskajn festojn kompletigas popolarta foiro.

Mi tre ĝojas, ke vi decidis ekscii pri Břeclav pli kaj mi antaŭĝojas la revidon.

Oldřich Ryšavý, la urbestro